con mi eble atingos jam je la proksima jugxeja
kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed lauxsxajne ne tre dangxera.
TOBIO. Gxuste kaj prave dirite. Cxiam kaj en cxio niaj karakteroj
samigxas. Via kuragxo pli kaj pli grandigxas!--Sed kie mi interrompis
mian rakonton?--Nu, la malcxasteco atakis tiujn sep kaj pro tio
ili estis mortigitaj.--Auxskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.
ESKO. Mi silentas kiel muro.
TOBIO. Kaj cxar nun la filo de Tobio ekiris por edzigxi, angxelo de
Dio alvenis. Auxskultu, Esko!
ESKO. Kiel muro.
TOBIO. Angxelo el cxielo alvenis kaj proponis farigxi svatisto al
juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili pasxis, pasxadis kune
lauxlonge la sxtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio
lauxte ekkriis; cxar granda fisxo ...
ESKO (al Marto). Panjo, cxu vi ankaux metis haringetojn en la
porvojagxan sakon?
MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.)
Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, cxar mi scias,
ke malpli ne suficxas. (Iras maldekstren.)
TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam
estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)
ESKO (sola). "Jen la mondo sxangxigxas", diris pacxjo. Gardu min!
Grava pasxo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne
estas tempo de ludo nek de sxerco. Strangaj sentoj en nuna momento
movigxas en mia korpo de kapo gxis kalkano. Estas antauxgusto de
edzigxofesta gxojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto
edzigxas, tiam la mondo renversigxos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj
post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: "Tuta mondo nun
gajigxu." Mi devas plori. (Visxas siajn okulojn.) Sed cxu la ploro
ankoraux povus sxangxi la aferon? Tute ne; mi do kuragxigxu kaj kantu
edzigxan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas
konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj cxarma, tamen mi volus aldoni
kelkajn rekantajxojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen
gxi estas: (Kantas.)
Edzigxfesto cxiujn okupas,
Malgxoja nur sxajnas knabin';
Adiauxo el hejmo sxin premas,
Sxi tamen fiancxon atendas.
Sur kampo karulo jam venas,
Lin garboj belege cxirkauxas.
Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)
Tiluli', tiluli',
tilulilu liluli'!
Nun la dua strofo:
Treega bruad' komencigxas,
De gxojo resonas la dom'.
Ne ploras plu la fiancxin',
La estonto gajigas sxin.
Kun kron' de honor'
|