impone kvazaux dragoncxevalo.
ESKO. Sed nun estas la demando, pacxjo, kiel la frako sidas sur mia
dorso.
MARTO. Gxi sidas kiel plej bone gxi povas sidi sen selo, vi
lignocxevalo!
TOBIO. Bone, tre bone gxi sidas.
ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Pacxjo, cxu vi gxuste
scias kaj perceptas al kio mi ekiros?
TOBIO. Ho jes! Felicxan vojagxon! Felicxon! mi diras. Floru kaj vivu
longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, cxar la
unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis "panon".
ESKO. Mi esperas ke gxi ankaux estu mia lasta.--Mi ekiros al mia
edzigxofesto, pacxjo.
TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni cxiuj
benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj dangxeroj povas vin
renkonti sur tiu vojagxo, ecx la morto, kaj memoru, ke ankaux vi
estas granda pekulo.
ESKO. Ni cxiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.--Mi prenas gravan
pasxon, pacxjo.
TOBIO. Mi komprenas.
ESKO. Mi ne aludas tian trotpasxon per miaj piedoj, tute ne.
TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda sxangxo, kiu nun al vi
okazos per via edzigxo; jen la grava pasxo.
ESKO. Gxuste tion mi aludas.
TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin
iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.
ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed cxiuj
ne ricevis spritecon.
TOBIO. Vi estas prava, filo mia!--Auxdu, mi rakontos al vi
okazintajxon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li
havis filon, kiu estis ekironta por edzigxi. Atentu, Esko, mia nomo
ankaux estas Tobio kaj mi ankaux havas filon, kiu intencas edzigxi.
ESKO. Mirinda koincido! Cxu estis ankaux ili ambaux botistoj?
TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.--Kiel mi
jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, cxar nun la filo ekiris por sin
svati al la virino, kiu jam sep fiancxojn havis, sed ili cxiuj estis
mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...
ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de
l' okuloj.
TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas eljxeti
kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojagxo.
ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignosxuiston en la
sama vilagxo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi
sciigxis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur
lignosxuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi farigxi
majstro, kiun inde
|