Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!
LINDE (ridetas). Nora, Nora, cxu vi ankoraux ne farigxis sagxa?
Dum la lernojaroj vi estis malsxparulino.
NORA (ridas mallauxte). Jes, tion diras Torvald ankoraux.
(minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta
kiel vi pensas. -- Ho, ne estis cxiam por ni tiel, ke mi povus
malsxpari. Ambaux devis ni labori!
LINDE. Ankaux vi?
NORA. Jes, pri malgravajxoj; pinglolaboro, krocxado, brodado kaj
simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaux pri aliaj aferoj.
Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni
geedzigxis? Ne estis sxanco por promocio en lia oficejo, kaj
li ja devis enspezi pli da mono ol antauxe. Sed la unuan jaron
li trostrecxis sin tiel terure. Li devis ja sercxi cxiajn
kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de
frue gxis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farigxis morte
malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri
suden.
LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?
NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojagxi, kredu min. Ivar
estis tiam jxus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho,
estis mirinde gxuiga vojagxo. Kaj gxi savis la vivon de Torvald.
Sed kostis tre multe da mono, Kristine.
LINDE. Tion mi ja komprenas.
NORA. Mil ducent talerojn gxi kostis. Kvar mil okcent kronojn.
Jen granda sumo.
LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicxo, ke oni
havas la monon.
NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pacxjo.
LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi
kredas.
NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin
varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon.
Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald.
Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej
peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis.
LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al
Italujo?
NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin.
Do, ni forvojagxis unu monaton poste.
LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?
NORA. Sana kiel fisxo!
LINDE. Sed -- la doktoro?
NORA. Kiel?
LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la
doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.
NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti
pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux
unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne
|