KROGSTAD. Informigxi pri io.
NORA. Do, rapide. Kio estas?
KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.
NORA. Mi ne povis malhelpi gxin, sinjoro Krogstad. Mi batalis
gxis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.
KROGSTAD. Cxu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri
kio mi povas endangxerigi vin, sed tamen li kuragxas --
NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciigxis pri tio?
KROGSTAD. Ho ne, mi ankaux tion ne pensis. Ne karakterizus mian
bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragxo --
NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.
KROGSTAD. Dio gardu, cxian sxuldatan estimon. Sed cxar sinjorino
tiel timeme tenas la aferon kasxita, mi rajtas supozi, ke post
hieraux vi iom pli bone informigxis pri la graveco de tio, kion vi
vere faris?
NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui.
KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas --
NORA. Kion vi intencas pri mi?
KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi
estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto,
legxkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaux havas iom da tio, kion oni
nomas bonkorecon.
NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.
KROGSTAD. Cxu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun
tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro
serioze. Gxis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.
NORA. Ho jes, cxu ne; tion mi ja sciis.
KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas
publikigi gxin; gxi restos inter ni tri.
NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.
KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Cxu eble vi povas pagi la
restantan sumon?
NORA. Ne, ne tuj.
KROGSTAD. Aux cxu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la
proksimajn tagojn?
NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.
KROGSTAD. Nu, cxiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus cxi tie
kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus
de mi vian sxuldateston.
NORA. Do, klarigu al mi por kio vi gxin uzos.
KROGSTAD. Mi nur retenos gxin, -- gardos gxin zorge. Neniu
nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema
decido en malespero --
NORA. Mi faras.
KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo --
NORA. Mi faras!
KROGSTAD. -- aux se vi pensus pri tio, kio estas ankoraux pli
malespera --
NORA. Kiel vi povas scii tion?
KROGSTAD. -- forvisxu tiajn ideojn.
NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_
|