te en
la sidcxambron.)
LINDE. Bonan vesperon.
NORA. Kristine!
HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi cxi tie tiom malfrue?
LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.
NORA. Cxu vi sidis cxi tie min atendante?
LINDE. Jes; bedauxrinde mi ne venis suficxe frue; vi jam estis
supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaux ol mi vin vidis.
HELMER (forprenas la sxalon de Nora). Jes, bone rigardu sxin. Mi
opinius, ke sxi valoras esti rigardata. Cxu sxi ne estas cxarma,
sinjorino Linde?
LINDE. Jes, vere sxi estas --
HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la
komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la
dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi
forton por kunvenigi sxin.
NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx
nur duonan horon pli.
HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, --
faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado
eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta
mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa
afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post
tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian
cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus
diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al
cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela
vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed
_tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie.
(jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia
cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien
eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)
NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!
LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li.
NORA. Kaj jen --?
LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo.
NORA (senvocxe). Mi sciis.
LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed
paroli vi devas.
NORA. Mi ne parolos.
LINDE. Do parolos la letero.
NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --!
HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin?
LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.
HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo?
LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin.
HELMER. Do vi trikas?
LINDE. Jes ja.
HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.
|