x al mi skui vian
konsciencon. Cxar moralan senton vi tamen havas? Aux, respondu, --
eble vi neniun havas?
NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne
scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias,
ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Jxus mi ja
ankaux auxdis, ke la legxoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj
legxoj estu gxustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon.
Virino do ne rajtus sxirmi sian mortantan patron, aux savi la vivon
de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.
HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu
vi vivas.
NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi gxin. Mi devas
provi eltrovi kiu pravas, la socio aux mi.
HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaux
kredas, ke vi perdis vian prudenton.
NORA. Mi neniam antauxe sentis min tiel klara kaj certa kiel
cxi-nokte.
HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn
infanojn?
NORA. Jes; mi faras.
HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.
NORA. Kiu?
HELMER. Vi ne plu amas min.
NORA. Nu jes, tiel estas.
HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras!
NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja cxiam bonkora al
mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.
HELMER (kun perforta sinrego). Cxu ankaux tio estas klara kaj
certa konvinko?
NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti cxi
tie.
HELMER. Kaj cxu vi ankaux povos klarigi por mi, per kio mi perdis
vian amon?
NORA. Jes, mi povas. Okazis cxi tiun vesperon, kiam la mirindajxo
ne venis; cxar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi
imagis.
HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.
NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; cxar, bona Dio, mi
komprenis ja, ke la mirindajxo ne estas ia cxiutaga okazajxo. Sed
jen frakasante ondis tio cxi super min; kaj tiam mi estis absolute
certa ke: Nun venas la mirindajxo. Kiam la letero de Krogstad
kusxis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub
la kondicxojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus
al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio --
HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj
malhonoro mian propran edzinon --!
NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke
vi ekstarus por preni cxion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.
HELMER. Nora --!
NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus ak
|