FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
cepti tian oferon de vi? Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraux la viaj? -- Tio estis la mirindajxo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por malhelpi tion mi decidis fini mian vivon. HELMER. Mi gxoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, -- eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas. NORA. Tion faris centmiloj da virinoj. HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensagxa infano. NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endangxerigita, kaj kiam la tuta dangxero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaux nenio estus okazinta. Gxuste kiel antauxe mi estis via eta kantalauxdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, cxar gxi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en tiu momento mi konsciigxis, ke dum ok jaroj mi logxas cxi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus dissxiri min mem en pecetojn. HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estigxis fendego inter ni. -- Ho, tamen Nora, cxu gxi ne estus plenigxebla? NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi. HELMER. Mi havas forton min sxangxi. NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon. HELMER. Apartigxi -- apartigxi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson. NORA (eniras la dekstran cxambron). Des pli certe devas tiel okazi. (Sxi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun sxi metas sur la segxon apud la tablo.) HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu gxis morgaux. NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kusxi tra la nokto en la cxambroj de fremda viro. HELMER. Sed cxu ni ne povas logxi cxi tie kiel frato kaj fratino --? NORA (ligas la cxapelon). Vi bone scias, ke tio ne dauxrus longe --. (metas la sxalon cxirkaux sin) Adiaux, Torvald. Mi ne volas vidi la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili. HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --? NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi farigxos. HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi restos. NORA. Auxskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi auxdis, li estas laux la legxo libera de cxiuj devoj al sxi.
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

HELMER

 
Torvald
 

edzino

 

parolas

 

pensas

 

infanojn

 

fremda

 

valizo

 

forton

 

sxangxi


neniel

 

malgranda

 

supervestoj

 

penson

 

eniras

 

cxambron

 

dekstran

 

koncepti

 

forprenas

 

Apartigxi


apartigxi

 

revenas

 

farigxos

 

restos

 

Auxskultu

 

forlasas

 

libera

 

auxdis

 

mantelon

 

surmetas


morgaux

 

Atendu

 
cxambroj
 
sxalon
 

cxirkaux

 

Adiaux

 

dauxrus

 

fratino

 

cxapelon

 

segxon


oferas

 

honoron

 

mankon

 

tagojn

 

eltenus

 

dolorojn

 

infano

 

sensagxa

 

centmiloj

 
virinoj