os kiel antauxe; mi ne longe
devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi
faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin
aux nur riprocxi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera
viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcxa en tio, scii en si
mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis sxin el plena
kaj sincera koro. Tiel sxi estas ja kvazaux en duobla senco
farigxinta lia posedajxo; li kvazaux enmetis sxin en la mondon
denove; sxi estas iamaniere farigxinta kaj lia edzino kaj lia
infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa
estajxo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos
via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi sxangxis
vestojn?
NORA (en sia cxiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi sxangxis
vestojn.
HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --?
NORA. Cxi-nokte mi ne dormos.
HELMER. Sed, kara Nora --
NORA (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne estas tro malfrue.
Sidigu vin cxi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.
(Sxi sidigas sin flanke de la tablo.)
HELMER. Nora, -- kion signifas tio cxi? Tiu rigida esprimo --
NORA. Eksidu. -- Dauxros longe. Mi havas multon por priparoli kun
vi.
HELMER (eksidas cxe la tablo kontrauxe al sxi). Vi timigas min,
Nora. Kaj mi ne komprenas vin.
NORA. Ja, gxuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaux mi
neniam komprenis vin -- antaux cxi tiu vespero. Ne, ne interrompu
min. Vi nur auxskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado,
Torvald.
HELMER. Al kio vi celas?
NORA (post mallonga pauxzo). Cxu ne unu fakto estas rimarkinda,
tiel kiel ni sidas tie cxi?
HELMER. Kio tio estus?
NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Cxu vi nun ne ekpensas, ke
estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas
kune?
HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas?
NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ecx pli longe, -- ek de nia unua
konatigxo, ni neniam intersxangxis ecx unu seriozan vorton pri
seriozaj aferoj.
HELMER. Mi devus do dauxre kaj cxiam informi vin pri zorgoj,
kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?
NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune
por serioze provi pridiskuti ion gxisfunde.
HELMER. Sed, kara Nora, cxu vere tio do interesus vin?
NORA. Jen ni estas cxe la kerno. Vi neniam komprenis min. --
Granda maljustajxo estas farita kontraux mi, Torvald. Unue de
pacxjo kaj poste de vi.
HELMER. Cxu! De ni du,
|