-- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol
cxiuj aliaj homoj?
NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke
estas amuze min amindumi.
HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?
NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme cxe
pacxjo, li diris al mi cxiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la
samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kasxis; cxar tion
li ne sxatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same
kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon --
HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?
NORA (negxenate). Mi opinias: tiam mi transigxis de la manoj de
pacxjo en viajn. Vi arangxis cxion laux via gusto, kaj sekve mi
ekhavis la saman guston kiel vi; aux mi sxajnigis; mi tamen ne
certe scias --; mi opinias, ke ambaux sintenoj okazis; foje la unua,
foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, sxajnas al mi, ke mi vivis
kiel malricxa homo, -- nur de mano al busxo. Mi vivtenis min farante
artajxojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj
pacxjo faris grandan pekon kontraux mi. Vi estas kulpaj, ke nenio
farigxis el mi.
HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Cxu vi ne
estis felicxa cxi tie?
NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam
estis.
HELMER. Ne -- ne felicxa!
NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi cxiam estis bonkora al mi. Sed nia
hejmo estis nenio alia krom ludejo. Cxi tie mi estis via pupedzino,
gxuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pacxjo. Kaj la infanoj,
siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi,
same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia
geedzeco, Torvald.
HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera
kaj ekzaltita gxi tamen estas. Sed de nun cxio estu alie. La tempo
de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.
NORA. Kies eduko? La mia aux tiu de la infanoj?
HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.
NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al gxusta
edzino por vi.
HELMER. Kaj tion vi diras?
NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la
infanojn?
HELMER. Nora!
NORA. Cxu vi ne mem tion diris antaux momento, -- tiun taskon vi
ne kuragxis konfidi al mi.
HELMER. En la momento de ekzaltigxo! Cxu vere vi volas atenti
tion?
NORA. Sed jes; estis gxuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun
taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas
eduki min mem. Pri t
|