FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam gxi funde estas insulto kontraux mi. Jes, vere estas! Aux cxu ne estas insulto kredi, ke mi timu vengxon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, cxar la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas sxin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuragxon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni cxion sur min. NORA (timigita). Kion vi aludas per tio? HELMER. Mi diras: Cxion -- NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru. HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas sxin) Cxu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagajxoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambaux pordojn, sekve mi auxdos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin cxe la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min. (Li kapsalutas sxin, iras kun siaj dokumentoj en sian cxambron kaj fermas post si) NORA (konfuzita de timo, staras kvazaux najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al cxio en la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- Eliron -- (oni sonorigas en la antauxcxambro) Doktoro Rank --! Prefere kion ajn! Prefere _cxion_, kio ajn gxi estu! (Sxi glatigas sian vizagxon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antauxcxambro. _Doktoro Rank_ staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheligxas.) NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru cxe Torvald nun; cxar mi opinias ke li estas iom okupata. RANK. Kaj vi? NORA (dum li eniras kaj sxi fermas la pordon malantaux li). Ho, tion vi bone scias, -- por vi mi cxiam havas kroman tempon. RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos. NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos? RANK. Jes. Cxu tio skuas vin? NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Cxu io okazus? RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue. NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciigxis? Doktoro Rank, diru al mi! RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonigxas, kaj estas nenio farebla pri tio. NORA (spiras liberigita). Pri vi --?
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:
Doktoro
 

Prefere

 
antauxcxambro
 

aludas

 
HELMER
 
neniam
 
fermas
 

pordon

 

insulto

 

doktoro


okazus

 

prenas

 

staras

 

pardonas

 

vizagxon

 

Eliron

 

sonorigas

 

glatigas

 

kvazaux

 

konfuzita


najlita

 

cxambron

 

dokumentoj

 

flustras

 
kapabla
 
eterneco
 

Torvald

 

esprimo

 

stranga

 

Okazos


pretigita

 
dankon
 
profitos
 

kredis

 

malbonigxas

 

farebla

 

spiras

 

liberigita

 

brakon

 
sciigxis

sidigas
 
tempon
 

malheligxas

 

rekonas

 
sekvanta
 

malfermi

 

pendigante

 

pelton

 

sonorigadon

 
kroman