mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme
ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo --
RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed
diru do. Cxu mi ne havas vian konfidon?
NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej
fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Gxuste tial mi volas diri tion
al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke
ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun
momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.
RANK (klinita kontraux sxi). Nora, -- cxu vi do kredas, ke li
estas la sola --?
NORA (kun ekmoveto). -- kiu --?
RANK. Kiu gxoje fordonus sian vivon por vi.
NORA (peze). Nu do tiel.
RANK. Mi jxuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaux ol mi foriros.
Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj
nun vi ankaux scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu
alia.
NORA (starigxas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.
RANK (liberigas lokon por sxi, sed restas sidanta). Nora --
NORA (cxe la pordo de la antauxcxambro). Helene, enportu la
lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis
vere malbele farita de vi.
RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ecx pli profunde ol kiu ajn alia?
Cxu _tio_ estas malbela?
NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne
necesa --
RANK. Kion vi aludas? Cxu vi do sciis --?
(La _cxambristino_ envenas kun la lampo, metas gxin sur la
tablon kaj ree eliras.)
RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, cxu vi ion
sciis?
NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aux ne sciis? Mi vere ne
povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank!
Cxio estis ja nun tiel bona.
RANK. Nu, vi almenaux nun scias, ke mi estas je via dispono kun
vivo kaj animo. Cxu vi nun volas malkasxe paroli?
NORA (rigardas lin). Post tio?
RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.
NORA. Nenion vi povas nun ekscii.
RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi
tion, kio estas en homa eblo.
NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun
helpon. Eble cxio estas nur imagajxoj. Certe tiel estas.
Kompreneble! (sidigas sin en la balancan segxon, rigardas lin,
ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj
cxu vi ne trovas kauxzon por honto, nun kiam la lampo estas
enportita?
RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por cxiam?
NORA. Ne, tion vi absolu
|