n ni ludu? Kasxludon? Jes, ni
kasxludu. Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua.
(Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda
cxambro dekstre. Fine _Nora_ kasxas sin sub la tablo; la
infanoj enkuras, sercxas, sed ne trovas sxin, auxdas sxian
sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas sxin.
Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi ilin. Novaj
gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu
malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li
iom atendas; la ludo dauxras)
KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer --
NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho,
kion vi volas?
KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu
estas forgesinta fermi gxin --
NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.
KROGSTAD. Tion mi scias.
NORA. Nu -- kion vi do volas?
KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.
NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie.
Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni
denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la
maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili)
NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?
KROGSTAD. Jes, mi volas.
NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato.
KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian
Julplezuron vi havos.
NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaux --
KROGSTAD. Pri tio ni gxis plue ne parolu. Estas io alia. Mi
esperas, ke vi havas liberan momenton?
NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam --
KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian
edzon malsupreniri la straton --
NORA. Nu ja --
KROGSTAD. -- kun virino.
NORA. Kaj kio pri tio?
KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Cxu ne tiu virino estas
sinjorino Linde?
NORA. Jes.
KROGSTAD. Jxus veninta urben?
NORA. Jes, hodiaux.
KROGSTAD. Sxi estas ja via bona amikino?
NORA. Jes, sxi estas. Sed mi ne komprenas --
KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin.
NORA. Mi scias.
KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do,
permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos
postenon en la Akciobanko?
NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro
Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi
demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj
estas mi, kiu pledis por s
|