e mia
edzo.
KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran
ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi,
ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj
tio detruis mian tutan civitanan staton.
NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom
kuragxan por savi la vivon de via edzino?
KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj.
NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj.
KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en
la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj.
NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo
kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus
savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen
mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri
tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas
malbona juristo, sinjoro Krogstad.
KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune,
-- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi
placxas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos
forpelita, vi min akompanu.
(Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro)
NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min
timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la
infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi
agis el amo!
INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris
tra la pordego.
NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda
viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo!
INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu?
NORA. Ne, ne; ne nun.
INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.
NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan.
Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj.
(Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la
pordon post ili.)
NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn
kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon,
ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene!
enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj
malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!
CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino?
NORA. Tien; meze sur la plankon.
CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman?
NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.
(La _cxambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras
|