.)
NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie
floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo
estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos
por vi, dancos por vi --
(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el
ekstere)
NORA. Ah, -- vi jam revenas?
HELMER. Jes. Cxu iu vizitis?
NORA. Cxi tie? Ne.
HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.
NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.
HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin,
kaj petis, ke vi parolu favore por li.
NORA. Jes.
HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj
vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li
petis?
NORA. Jes, Torvald; sed --
HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli
kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi
mensogon!
NORA. Mensogon --?
HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per
la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas
kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux
la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj
nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece
estas. (foliumas siajn dokumentojn)
NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!
HELMER. Jes.
NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg
postmorgaux.
HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi
surprizos min.
NORA. Ho, tiu stulta kaprico.
HELMER. Nu?
NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte,
tiel sensignife.
HELMER. Cxu Nonjo atingis _tiun_ rekonon?
NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi
estas tre okupata, Torvald?
HELMER. Nu --
NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?
HELMER. Bankaferoj.
NORA. Jam nun?
HELMER. Mi igis la eksigxantan estraron rajtigi min fari la
necesajn sxangxojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por
tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras cxion ordigi gxis
novjaro.
NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad --
HELMER. Hm.
NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn
nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri
ege granda servo, Torvald.
HELMER. Diru. Kio estus?
NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi
ege dezirus aspekti bele en la kost
|