pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun;
kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti
min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas)
Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia
granda sekreto, Kristine? Cxu ne ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere
sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile
por mi plenumi la devojn en gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de
negoco estas io, kio nomigxas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio
nomigxas partopago; kaj estas cxiam malfacile trovi monon por ili.
Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux ebleco, kiel vi komprenas.
El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, cxar Torvald
devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion
mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La
dolcxaj, benitaj etuloj!
LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda
Nora?
NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam
Torvald donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam
uzis pli ol la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj
malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas
al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze
multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas agrable porti belajn
vestojn. Cxu ne?
LINDE. Ho jes, vere.
NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron
mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia
cxambro, kaj cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la
nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze
tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaux sentis min
viro.
LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?
NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj
estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi
pagis cxiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron.
(ridetas) Tiam mi sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro
enamigxis en mi --
LINDE. Kio? Kiu sinjoro?
NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian
testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla
sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."
LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas?
NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne
ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante
ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen esta
|