etan makaronon.
RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj
varoj cxi tie.
NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.
LINDE. Kio? Mi --?
NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald
malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn
dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu!
(metas en lian busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux
mi havu unu; nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas)
Jes, nun vere mi estas senmezure felicxa. Nun restas nur io sola,
kion mi ege dezirus fari.
RANK. Nu? Kaj kio estas tio?
NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald
auxskultanta.
RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?
NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela.
LINDE. Malbela?
RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --.
Kio do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer
auxskultanta?
NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu!
RANK. Vi estas freneza!
LINDE. Sed Dio gardu, Nora --!
RANK. Diru. Jen li estas.
NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts.
(_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano
venas el sia cxambro)
NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li?
HELMER. Jes, nun li foriris.
NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la
urbo.
HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias --
NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine
Linde.
HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?
LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.
NORA. Kaj pensu, sxi faris la longan vojagxon por paroli kun
vi.
HELMER. Kion tio signifas?
LINDE. Nu, ne gxuste --
NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun sxi
tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn
sciojn --
HELMER. Tre prudente, sinjorino.
NORA. Kaj kiam sxi auxdis, ke vi farigxis bankdirektoro -- venis
telegramo pri tio -- sxi lauxeble rapide vojagxis cxi tien kaj --.
Cxu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Cxu?
HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble
vidvino?
LINDE. Jes.
HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?
LINDE. Jes konsiderinde.
HELMER. Nu, do estas versxajne ke mi povas vin enoficigi --
NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!
HELMER. Vi venis en bonsxanca momento, sinjorino --
LINDE. Ho, kiel mi danku vin --?
HEL
|