FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
. Estis strato post strato, kaj cxiuj logxantoj estis dormantaj--strato post strato, cxiuj iluminitaj kvazaux por procesio, kaj cxiuj tiel malplenaj kiel pregxejo--gxis fine mi enigxis en tiun staton de mento, en kiu oni auxskultas kaj auxskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laux bona marsxpasxado, kaj la alia, knabino eble ok aux dekjara, kuranta tiel rapide, kiel sxi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaux, ja suficxe kompreneble, kunfrapigxis unu kontraux la alian cxe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; cxar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis sxin kriegantan sur la tero. Tio, auxdata, estas nenio, sed vidata, gxi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaux iu malbenita Juggernaut. <<He! haltu!>> mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l' nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo cxirkaux la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontrauxstaron, sed li jxetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke gxi sxvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaux aperis la kuracisto, por kiu oni estis sxin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli gxuste timigita, laux la diro de lia ostosegista mosxto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam cxe la unua vido, la viracxo inspiris en mi nauxzon. Ankaux la familio de la knabino sxajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laux la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala agxo aux koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni cxiuj: cxiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto nauxzigxas kaj blankigxas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, cxar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni jugxis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintajxo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono gxis la alia. Ke, se li havas amikojn aux kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fo
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:

strato

 

infanino

 

knabino

 

sinjoro

 

kuracisto

 
familio
 

kvazaux

 

Edinburga

 

parolmaniero

 

apotekisto


speciala
 

emociema

 

koloro

 

kaptiton

 

cxiufoje

 

ostosegisto

 

sakfajfilo

 
logxantoj
 

rigardis

 

nature


cirkonstanco

 

stranga

 

supozi

 

viracxo

 

inspiris

 

nauxzigxas

 
frapis
 
dormantaj
 

iluminitaj

 
nauxzon

Ankaux

 

sxajnis

 

ordinara

 
reputacion
 

zorgos

 

amikojn

 

Londono

 

brulaj

 
vortoj
 

regalis


tempon

 

malbonodoros

 

neebla

 

mortigo

 

jugxis

 

mosxto

 
deziro
 
mortigi
 

skandalon

 

okazintajxo