mortigo,
li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la
tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de
sia timo kaj pli kvietigxi en si mem. La morto de Sir
Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de
S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova
vivo komencigxis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia
soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, farigxis
denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li
estis cxiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne
malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis
multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizagxo
sxajnis malfermigxi kaj pliheligxi, kvazaux
pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du
monatoj la doktoro vivis en paco.
La 8-an de januaro, Utterson estis mangxinta cxe
la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon cxeestis;
kaj la vizagxo de la mastro rigardis de unu al la alia
kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj
amikoj.
La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita
kontraux la legxisto.
--La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj
li akceptas neniun.
La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj,
kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam
preskaux cxiutage, li trovis cxi tiun revenon al
la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li
invitis Guest vespermangxi kun li, kaj, la sesan, li
iris al D-ro Lanyon.
Tie almenaux oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante,
li estis terurita pro la sxangxo okazinta en la
mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur
lia vizagxo. La iama rozkolora vizagxo estis
paligxinta; la karno konsumigxis; li estis videble
pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj
signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la
observadon de la legxisto, kiom rigardo el la okulo kaj
eco de maniero, kiuj sxajnis atesti pri ia profunde
kusxanta teruro de la mento. Ne versxajne estis, ke
la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis
tentata suspekti.
--Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas
sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas
kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.
Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto,
estis kun sxajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris
sin kondamnita al la morto.
--Min trafis granda sxoko, li diris, kaj mi neniam
resanigxos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la
|