FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   >>  
e havis duberugxan nuancon, komencis, dum la solvigxado de la kristaloj, plihele kolorigxi, auxdeble sxauxmadi kaj disjxeti fumetojn. Subite, kaj cxe la sama momento, la kvazauxbolado cxesis kaj la miksturo transkolorigxis en malpalan purpuron, kiu malintensigxis pli malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun sercxa mieno. --Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. CXu vi estos sagxa? CXu vi permesos gvidi vin? CXu vi permesos, ke mi prenu cxi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aux cxu la avideco de l' scivolo tro multe vin regas? Pripensu antaux ol respondi, cxar farata estos, kiel vi decidos. Laux via decido, vi restos tiel sama kiel vi antauxe estis, nek pli ricxa, nek pli sagxa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta dangxero povas esti konsiderita ia ricxeco de l' animo. Aux, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio estos malkasxita al vi cxi tie, en cxi tiu cxambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumigxos antaux via rigardo tia miregindajxo, kia sxancelus la nekredemon de Satano. --Sinjoro, mi diris, sxajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin auxskultas ja sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaux ol vidi gxian finon. --Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn jxurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallargxaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn,--rigardu! Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto. Sekvis krio; li balancigxis, sxanceligxis, ekkaptis la tablon kaj tenegis, rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita busxo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, sxangxo--li sxajnis sxveli--lia vizagxo subite nigrigxis kaj la trajtoj sxajnis fandigxi kaj aliigxi--kaj momenton poste mi eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantauxen gxis la muro, kun la brako levita por min sxirmi kontraux tiu miregindajxo, kun la mento premegata de teruro. --Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; cxar tie antaux miaj okulo
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   >>  



Top keywords:

antaux

 

glason

 

permesos

 

miregindajxo

 

rigardis

 
sxajnis
 

vizitanto

 

tablon

 

memoras

 

Lanyon


trajtoj
 

respondis

 

profesio

 

nigrigxis

 

ligita

 

malantauxen

 

sekvos

 
sigelo
 

jxurojn

 

neklarigeblaj


eksaltegis

 

auxskultas

 

enigmoj

 

parolas

 

impreso

 

malproksimen

 
servoj
 
fandigxi
 

momenton

 
aliigxi

materialismaj

 

balancigxis

 

malfermita

 
kriegis
 

engluto

 

Sekvis

 

teruro

 

premegata

 
spiregante
 

rigardegante


injektitaj

 

sxirmi

 

kontraux

 

sxanceligxis

 

levita

 

ekkaptis

 
tenegis
 
eltrinkis
 

efikecon

 

sxveli