tis nenio homa; logxis en li nenio krom la
timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,--pensante, ke la
veturigisto komencas ion suspekti,--li forsendis la
veturilon kaj riskis piediri, en sia negxustalkorpa
vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la
noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en
li kvazaux uragano. Li marsxis rapide, persekutata
de siaj timoj; babilante al si mem, sxtelirante tra la
malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj
kvazaux barilo ankoraux apartigis lin de la
noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi
pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis sxin en la
vizagxon, kaj sxi forkuris. Kiam mi
rekonsciigxis cxe la domo de Lanyon, la teruro de
mia malnova amiko iom kortusxis min; mi ne scias; estis
almenaux nur kvazaux guto en la maro, kompare al la
abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis
okazinta en mi ia sxangxigxo. Jam ne plu timo al
la esxafodo, sed teruro farigxi denove Hyde,
turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en
songxo; duone en songxo revenis hejmen kaj
kusxigxis. Post la ellacigoj de la tago, mi
dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis
gxin rompi ecx la teruraj kosxmaroj min
turmentantaj. Mi vekigxis matene skuita, malfortigita,
sed refresxigxinta. Mi ankoraux malamis kaj
timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj
kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn dangxerojn
de l' antauxa tago; sed mi estis denove hejme, en mia
propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo
briladis en mia animo tiel forte, ke gxi preskaux
konkuris la helecon de la espero mem.
Mi estis nerapide transpasxanta la korton post
matenmangxo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro,
kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj
heroldis la sxangxigxon: kaj apenaux mi
havis la tempon atingi la sxirmon de mia kabineto, tra
mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. CXi
tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi
mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje
rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo
denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago
sxajnis, ke nur per granda, kvazaux gimnastika
penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas
porti la vizagxon de Jekyll. Je cxiu horo de la tago
kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi
dormis, aux ecx dum momento dormetis sur mia
segxo, cxiam mi vekigxis ki
|