FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
ividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo. Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo; miaj ambaux flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj jxetis min en la honton, ol kiam mi laboradis malkasxe pri la disvastigo de la scio, aux pri la forigo de l' doloro kaj la sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj forte lumigis sur cxi tiun konscion pri la cxiama batalado inter miaj membroj. Kun cxiu tago, kaj de ambaux flankoj de mia inteligento, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimigxis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis cxe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke ecx se oni povus prave eliri, ke mi estas unu aux la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaux, kaj jam frue en mia vivo, ecx antaux ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimigxis pensadi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur cxiu, mi diris al mi, povus esti logxigita en apartan identajxon, tiam de la vivo estus forprenita cxio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri laux sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj riprocxado de sia pli pia gxemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendangxere sur sia vojo supren, farante bonajxojn, en kiuj trovigxas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraux la malhonoro kaj la pentofarado pro cxi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltauxgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l' konscio, cxi tiuj polusaj gxemeloj sencxese interbatalas. Kiel do ilin disigi? GXis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol gxis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan sxangxigxemecon de cxi tiu sxajne fortika korpo, en kiu ni marsxas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj hxemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantauxentiri tiun karnan vestajxon, tutsame kiel vento povus s
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

komencis

 

ambaux

 

konstante

 

morala

 

direkto

 
sciencaj
 

plezuro

 

flankoj

 

profunde

 

trovigxas


bonajxojn
 

supren

 

gxemelo

 

vestitaj

 

justulo

 

sendangxere

 

farante

 
ekstera
 

malbono

 

pentofarado


malhonoro

 

elmetata

 

kontraux

 

marsxas

 

riprocxado

 

forprenita

 
kapablon
 
apartan
 

identajxon

 
neelportebla

maljustulo

 

aspiroj

 

kelkaj

 
homaro
 

liberigite

 

hxemiaj

 

agentoj

 

konstatis

 
malbeno
 

misteron


klarigi

 

flanka

 

tutsame

 

pripensadoj

 

atingis

 

logxigita

 
sxajne
 
sxangxigxemecon
 

nemateriecon

 

tremantan