kaux
tagigxis; la logxantoj de mia domo kusxadis plej
profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis
de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia
dormocxambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la
koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte
en mian cxambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton
de Edward Hyde.
Mi devas paroli cxi tie pri mia teorio sole, ne
dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la
plej versxajna. La malbona parto de mia naturo estis
malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi
jxus eksigis. Plie, en la dauxro de mia vivo, kiu
estis estinta, malgraux cxio, naux dekone vivo
de l' penado, de l' virto kaj de l' memregado, la
malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj
tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli
malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la
bono ekbrilis el la vizagxo de unu, tiel same la malbono
estis skribita largxe kaj klare sur tiu de la alia.
Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco
kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan
monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation,
kontrauxe, mi sentis ja eksalton de bonveno. CXi
tio, ankaux, estis mi. GXi sxajnis natura kaj
homa. Laux miaj okuloj, gxi portis pli vivan bildon
de l' spirito, gxi sxajnis pli difinita kaj
unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizagxo, kiun mi
gxis nun kutimis nomi la mia. Kaj gxis tiu punkto mi
estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la
sxajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimigxi al
mi sen videbla antipatio de l' karno. CXi tio,
laux mia opinio, estis tial, ke cxiuj homoj, kiaj ni
renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono,
kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l' homaro, estis
pura malbono. Nur momenton mi restis antaux la spegulo;
mi devis ankoraux provi la duan kaj decidigan
eksperimenton; restis ankoraux konstati, cxu mi
perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaux
la tagigxo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj,
rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj
trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu
kvazauxmorto kaj rekonsciigxis denove kun la
karaktero, la staturo, kaj la vizagxo de Harry Jekyll.
En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan krucigxon
de l' vojoj. Se mi estus alproksimigxinta al mia
eltrovajxo laux pli nobla spirito, se mi estus
riskinta mian eksperimenton d
|