FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
os do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni ambaux pensas pli ol ni diris; ni malkasxu nun cxion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, cxu vi gxin rekonis? --Nu, sinjoro, gxi iris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke mi apenaux povas jxuri pri tio, estis la respondo. Sed se vi volas demandi, cxu gxi estis S-ro Hyde?--Nu, mi pensas, ke jes! GXi ja estis simile granda; kaj gxi havis la saman rapidan malpezecon de movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l' laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la mortigo, li ankoraux havis sur li la sxlosilon. Sed tio ne estas cxio. Mi ne scias, S-ro Utterson, cxu vi iam renkontis S-ron Hyde? --Jes, diris la legxisto, mi unufoje parolis kun li. --Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis cxe tiu sinjoro io stranga--io, kio timigis homon--io, kion oni sentis en sia spina cerbo. --Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro Utterson. --Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu maskitajxo eksaltis kvazaux simio el inter la hxemiajxoj kaj kuregis en la kabineton, tio malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn sentojn, kaj mi donas al vi mian bibliojxuron, ke estis S-ro Hyde. --Jes, jes, diris la legxisto, miaj timoj inklinas al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre naskigxi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi kredas, ke malfelicxa Harry estas mortigita, kaj mi kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas diri) ankoraux sin kasxas en la cxambro de sia viktimo! Nu, estu nia nomo la Vengxo! Alvoku Bradshaw![22] La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala. --Regu vin, Bradshaw, diris la legxisto. Tiu cxi necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin cxiujn, sed mi nun intencas meti al gxi finon. Poole kaj mi perforte trabatos al ni vojon en la kabineton. Se cxio estas bona, miaj sxultroj estas suficxe largxaj por porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere malbona, aux se iu malbonfarinto penos forkuri per la posta elirejo, vi kaj la knabo devas cxirkauxiri la angulon kun paro de tauxgaj bastonoj, kaj ekokupi postenon cxe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi dek minutojn por atingi vian lokon. CXe la foriro de Bradshaw la legxisto rigardis sian posxhorlogxon. --Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj, prenante la fajrincitilon sub la brako, li antauxeniris en la korton. Estis jam tu
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

sinjoro

 

legxisto

 

Utterson

 

Bradshaw

 

kredas

 
sentis
 

ankoraux

 

laboratorio

 

pensas

 

kabineton


necerteco
 

malfelicxa

 

kunligo

 

efikas

 

malbone

 

intencas

 

cxiujn

 
alvenis
 

cxambro

 

viktimo


kasxas

 

Vengxo

 

nervema

 

mortigita

 

Alvoku

 

mortiginto

 
foriro
 
rigardis
 

atingi

 
minutojn

bastonoj

 

ekokupi

 

postenon

 
posxhorlogxon
 

korton

 

antauxeniris

 

prenante

 

fajrincitilon

 
tauxgaj
 

largxaj


suficxe

 

naskigxi

 

kulpon

 

sxultroj

 

perforte

 

trabatos

 
malbona
 
elirejo
 

cxirkauxiri

 

angulon