FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   >>  
isto. --Uzadon! ehxis Poole. CXu vi ne vidas, sinjoro, ke gxi estas rompita? kvazaux iu estus gxin piedfrapadinta. --Ha! dauxrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaux estas rustigxintaj. La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro. --Tio cxi preteriras mian komprenon, Poole, diris la legxisto, ni revenu en la kabineton. Ili silente supreniris la sxtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro, esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de hxemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kusxis sur vitraj pelvetoj, kvazaux por ia eksperimento, cxe kiu la malfelicxulo estis malhelpita. --Tiu estas la sama drogo, kiun mi cxiam alportadis al li, diris Poole. Post tio, en la dauxrigo de sia esplorado de la cxambro, la sercxantoj alvenis gxis la spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro. --Tiu cxi spegulo vidis kelkajn strangajxojn, sinjoro, murmuris Poole. --Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, ehxis la legxisto per la sama tono. CXar por kio Jekyll povus gxin bezoni? li diris. --Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole. Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supra kusxis granda koverto, kaj gxi portis, skribitan per la mano de la doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La legxisto rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitajxoj falis planken. La unua estis testamento verkita laux la samaj eksterordinaraj kondicxoj, kiel tiu, kiun li redonis antaux ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed anstataux la nomo de Edward Hyde, la legxisto kun nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapisxo. --Turnigxas al mi la kapo, li diris. Li jam cxiujn cxi tagojn restadis cxi tie kiel posedanto; li ne havis kauxzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpusxita, kaj tiun cxi dokumenton li tamen ne detruis. Li levis la plej proksiman paperon; gxi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato cxe la supro. --Ho, Poole! la legxisto kriis, li estis viva, cxi tie, hodiaux. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraux vivi, li certe ien forkuris! Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj cxi tion en tiu okazo ni kuragxu nomi memmortigo? Ho
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

legxisto

 

Utterson

 

sinjoro

 

rigardis

 

diversaj

 
kusxis
 

testamento

 

mallonga

 

forkuris

 

doktoro


teruro
 

kvazaux

 

Edward

 

tapisxo

 

nepriskribebla

 

Turnigxas

 

anstataux

 
mirego
 

sternitan

 

malbonfarinton


paperojn

 

denove

 

Gabriel

 

malapero

 

verkita

 

planken

 
rompis
 
sigelon
 

enfermitajxoj

 
eksterordinaraj

kondicxoj

 

monatoj

 

antaux

 
rompita
 

redonis

 

donacakto

 

restadis

 

intertempo

 
forigi
 

Uzadon


hodiaux

 

ankoraux

 

kuragxu

 

memmortigo

 

furiozi

 

kauxzon

 
tagojn
 
posedanto
 

vidante

 

elpusxita