FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
kie li ecx kelkafoje dormis; li estis malgaja, farigxis tre silenta; li ne legis; sxajnis, kvazaux io absorbas lian menton. Utterson tiel kutimigxis la cxiaman samecon de tiuj raportoj, ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn. La okazo cxe la fenestro Okazis unu dimancxon, kiam S-ro Utterson promenadis kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaux, veninte gxis la pordo, haltis por gxin rigardi. --Nu, diris Enfield, almenaux tiu afero estas finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde. --Mi esperas ke ne, diris Utterson, cxu mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de antipatio? --Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsagxulo vi sendube jugxis min, cxar mi ne sciis, ke tiu cxi estis posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion ecx tiam, kiam mi ja gxin faris. --Vi do eltrovis, cxu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaux la cxeesto de amiko, ecx ekstere, povus fari al li bonon. La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj plena de antauxtempa krepusko, kvankam la cxielo mem, alta supre, estis ankoraux hela de la sunsubira lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita; kaj, sidantan tute proksime de gxi, gxuantan la aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaux iu senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll. --Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone fartas. --Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la doktoro senespere; tre malbona. Tio ne dauxros longe, dankon al Dio. --Vi restas tro multe en la domo, diris la legxisto. Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro Enfield kaj mi. CXi tiu estas mia kuzo--S-ro Enfield--D-ro Jekyll. Venu do; prenu vian cxapelon kaj faru kun ni viglan promenadon. --Vi estas tre bona, ekgxemis la alia, mi tre sxatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne kuragxas. Sed vere, Utterson, mi tre gxojas vin vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato. --Nu, do, diris la legxisto bonkore, ni ne povos pli bone fari, ol resti tie cxi kaj paroli kun vi de kie ni estas. --Tiun proponon mi jxus estis riskonta, respondis la doktoro
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

Utterson

 

Enfield

 

Jekyll

 

kvazaux

 

respondis

 

ekstere

 

esperas

 

rigardi

 

neeble

 
eltrovis

doktoro
 

malbona

 

legxisto

 
fenestro
 

proksime

 

sidantan

 
paroli
 

malgajeco

 
senlima
 

bonkore


gxuantan
 

proponon

 

ankoraux

 

cxielo

 

kvankam

 

antauxtempa

 

krepusko

 

sunsubira

 

malfermita

 

senkonsola


riskonta

 

suprenvenu

 

ekgxemis

 
malseka
 

restas

 

promenadon

 

viglan

 
cxapelon
 

vipante

 
sangiradon

dankon
 
fartas
 

plezuro

 

granda

 

ekkriis

 

gxojas

 

kuragxas

 

sxatus

 
dauxros
 

senespere