FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
a pordo, kaj la mangxajxoj mem devis esti lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu rigardis. Nu, sinjoro, cxiutage, ja du-trifoje en la sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita diskuri al cxiuj pograndaj apotekistoj en la urbo. CXiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia papero dirante al mi, ke mi redonu gxin, cxar gxi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia firmo. Tiu cxi drogo estas treege bezonata--kiu ajn estas la motivo. --CXu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro Utterson. Poole sercxis en sia posxo, kaj eltiris cxifitan letereton, kiun la legxisto, sin klinante pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. GXia enhavo estis jena: <<Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro 18**a, D-ro J. acxetis de S-roj Maw iome grandan kvanton. Li nun petegas, ke ili sercxu kun la plej fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili ekspedu gxin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda. La graveco de cxi tio al D-ro J. povas apenaux esti trograndigata.>> GXis tiu punkto la letero estis skribita suficxe trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la skribinto estis eksplodinta. <<Pro Dio>>, li estis aldoninta, <<trovu por mi iom de la antauxa.>> --Tiu cxi estas stranga letereto, diris S-ro Utterson, kaj tiam, rapidavocxe.--Kiamaniere okazas, ke gxi estas malfermita? --La viro cxe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj rejxetis gxin al mi kvazaux gxi estus tiom da malpurajxo, respondis Poole. --CXi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro, vi scias? dauxrigis la legxisto. --Mi pensis, ke gxi similas, diris la servisto iom malkontente; kaj, poste, per alia vocxo: Sed kion gravas la stilo de l' skribo? li diris; mi vidis lin. --Vidis lin! rediris Utterson. Nu? --Jen la nekompreneblajxo! diris Poole. Mi eniris subite en la teatron el la gxardeno. SXajnis, ke li elglitis por sercxi tiun drogon aux kion ajn gxi estas; cxar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen li estis cxe la malproksima flanko de la cxambro, sercxante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la sxtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis, sed la haroj starigxis sur mia kapo kiel la pikiloj de histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis maskon sur la vizagxo? S
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

Utterson

 

sinjoro

 

legxisto

 

skribo

 

nekompreneblajxo

 
gravas
 

rediris

 

dauxrigis

 

malpurajxo

 

kvazaux


rejxetis
 

kolera

 

respondis

 

similas

 

servisto

 

malkontente

 

pensis

 
sendube
 

skribstilo

 

doktoro


momento

 

starigxis

 

kabineton

 

suprenkuregis

 

sxtuparo

 

maskon

 
vizagxo
 
mastro
 

pikiloj

 
histriko

Sinjoro

 

eligis

 

envenis

 
sercxi
 

drogon

 

elglitis

 

SXajnis

 

subite

 
teatron
 

gxardeno


kabineta

 

nefermita

 

suprenrigardis

 

sercxante

 

cxambro

 

malproksima

 
flanko
 
eniris
 

substancon

 

papero