FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
diris, kaj por vi mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via nomo eble aperus. --Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis--mi ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, cxu mi devus montri gxin al la polico. Mi volus lasi la aferon en viaj manoj, Utterson; vi jugxus sagxe, mi estas certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi. --Vi timas, mi supozas, ke gxi povus konduki al lia trovigxo, cxu ne? demandis la legxisto. --Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min tusxas, kio farigxos Hyde, kun li mi ne rilatos plu. Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun cxi tiu malaminda afero iom kompromitis. Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia amiko kaj, tamen, trankviligis lin. --Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron. La letero estis skribita laux stranga vertikala maniero, kaj subskribita <<Edward Hyde>>; kaj gxi sciigis, suficxe mallonge, ke la bonfarinto de la skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia sendangxereco, cxar li havas rimedojn por forkuri, al kiuj li havas absolutan fidon. Suficxe placxis al la legxisto cxi tiu letero; gxi donis pli bonan aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis sin pro kelkaj siaj antauxaj suspektoj. --CXu vi havas la koverton? li demandis. --Mi bruligis gxin, respondis Jekyll, antaux ol konscii kion mi faris; sed gxi portis nenian stampon de l' posxto. Oni alportis gxin private. --CXu mi konservu cxi tion kaj dormu sur gxi?[20] demandis Utterson. --Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la respondo. Mi perdis cxian fidon al mi mem. --Nu, mi pripensos, diris la legxisto. Kaj nun unu vorton plu. Estis Hyde, cxu ne, kiu diktis la kondicxojn en via testamento pri tiu malapero? La doktoron sxajne kaptis eksveno. Li kunpremis la lipojn kaj jesis per kapsigno. --Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto. --Min trafis io multe pli efika, respondis solene la doktoro. Min trafis averto--ho Dio! Utterson, kia averto! Kaj li momente kovris la vizagxon per la manoj. Elirante, la legxisto haltis kaj iom kunparoladis kun Poole. --Oni hodiaux alportis leteron, li diris. Kian aspekton havis la portinto? Sed Poole estis certega, ke nenio v
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

Utterson

 

legxisto

 

demandis

 

leteron

 

respondis

 

Jekyll

 

trafis

 

letero

 

alportis

 
ricevis

aspekton
 

averto

 

pripensos

 
deziras
 

kulpigis

 

decidu

 
respondo
 

atendis

 
perdis
 

bruligis


nenian
 

stampon

 

antaux

 

konscii

 

portis

 

posxto

 

konservu

 

antauxaj

 

koverton

 

suspektoj


private

 

kelkaj

 

lipojn

 
momente
 

doktoro

 

solene

 

kovris

 
kunparoladis
 

hodiaux

 
portinto

haltis
 
vizagxon
 

Elirante

 

certega

 

malapero

 

doktoron

 

sxajne

 

kaptis

 
testamento
 

kondicxojn