FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
is al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo kaj trans korton, kiu iam estis gxardeno, gxis la konstruajxo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio aux dissekca cxambro. La doktoro acxetis la domon de la heredintoj de fama hxirurgiisto; kaj cxar liaj propraj gustoj estis pli hxemiaj ol anatomiaj, li sxangxis la destinon de la konstruajxo en la posta parto de la gxardeno. Estis la unua fojo, kiam la legxisto estis akceptita en tiu parto de la logxejo de sia amiko; kaj li observis la malluman senfenestran konstruajxon kun scivolo, kaj cxirkauxen rigardis kun malagrabla sento de strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj silentan, kun la tabloj sxargxitaj de hxemiaj aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. CXe la transa flanko, sxtuparo suprenkondukis al pordo kovrita de rugxa bajeto[19], kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la kabineton de la doktoro. Estis granda cxambro, cxirkaugarnita je vitraj sxrankoj, meblita interalie per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la kamenbreto, cxar ecx en la domoj la nebulo komencis kusxi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis Doktoro Jekyll, sxajne morte malsana. Li ne starigxis por akcepti sian vizitanton, sed etendis nekore la manon kaj bonvenigis lin per sxangxita vocxo. --Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de Poole, vi auxdis la novajxon, cxu ne? La doktoro tremetis. --Oni kriis gxin sur la placo, li diris. Mi auxdis tion de mia mangxocxambro. --Unu vorton, diris la legxisto. Carew estis mia kliento, sed tio vi ankaux estas; kaj mi volas scii, kion mi devas fari. Vi ja ne estis suficxe freneza, kasxi ie tiun cxi kanajlon? --Utterson, mi jxuras antaux Dio, ekkriis la doktoro, mi jxuras antaux Dio, ke mi neniam revidos lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun cxesigos cxian rilaton kun li en tiu cxi mondo. CXio finigxis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el dangxero, tute for el dangxero. Atentu miajn vortojn, oni pri li ne auxdos plu. La legxisto auxskultis malgaje. Ne placxis al li la febra maniero de lia amiko. --Vi sxajnas tre certa pri li, li
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

doktoro

 

legxisto

 

Utterson

 

hxemiaj

 

antaux

 
akceptita
 

auxdis

 

jxuras

 

kovrita

 

dangxero


gxardeno
 

konstruajxo

 

korton

 

cxambro

 

Jekyll

 

vorton

 

novajxon

 
mangxocxambro
 

tremetis

 

vizitanton


etendis

 

sxajne

 

akcepti

 

starigxis

 

nekore

 

proksimege

 
malsana
 
bonvenigis
 

Doktoro

 
sxangxita

helpon

 

bezonas

 

finigxis

 
efektive
 

Atentu

 

maniero

 

placxis

 

vortojn

 
auxdos
 

auxskultis


malgaje

 

rilaton

 

suficxe

 

freneza

 

ankaux

 

honoro

 
cxesigos
 
revidos
 

neniam

 

sxajnas