estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas cxi tiu
kun mi, li aldonis: Tiu cxi estas Inspektoro Newcomen,
el Scotland Yard[18].
Ekbrilacxo de malama gxojo aperis sur la
vizagxo de la virino.
--Ha! sxi diris, li estas sercxata! Kion li
faris?
S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.
--Li ne sxajnas esti tre populara persono, diris
cxi tiu.
--Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu cxi
sinjoro iome cxirkauxrigardu.
El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis
senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du cxambrojn; sed
tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. SXranko estis
plenigita de bona vino; la teleraro estis el argxento,
la tukaro eleganta; bona pentrajxo pendis sur la muro,
donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda
virtuozo; kaj la tapisxoj estis dikegaj kaj el agrablaj
koloroj. En tiu cxi momento, tamen, la cxambroj
portis cxian signon de antauxnelonga kaj rapida
trasercxado; dise sur la planko kusxis
vestajxoj, kun la posxoj turnitaj eksteren;
sxloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la
fajrejo kusxis amaso da griza cindro, kvazaux multe
da paperoj estis bruligitaj. El cxi tiu cindramaso la
inspektoro eltiris la dikan ekstremajxon de verda
cxeklibro, kontrauxstarintan la efikon de la fajro;
la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo;
kaj, cxar tio cxi certigis liajn suspektojn, la
policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni
sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kusxas tie
je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian
kontentecon.
--Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro
Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube
perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj,
antaux cxio, neniam bruligus la cxekaron. Nur
per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom
atendi lin cxe la banko kaj eldoni la afisxetojn.
Tiu cxi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila;
cxar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, ecx la
mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian
parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam
fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute
malkonsentis inter si, laux la kutimo de ordinaraj
observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu
estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la
fugxinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.
La okazo pri la letero
Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson
alven
|