FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
is sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri gxi kiel la plej agrabla cxambro en Londono. Sed hodiaux nokte estis tremacxo en lia sango; la vizagxo de Hyde kusxis peze sur lia memoro; li sentis--kio cxe li estis malofta--nauxzon kaj malsxaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaux legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombrajxo sur la plafono. Li hontis pro la trankviligxo, kiun li sentis, kiam Poole baldaux revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta. --Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia cxambro, Poole, li diris, cxu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l' hejmo? --Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas sxlosilon. --Via mastro sxajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, dauxrigis la legxisto reve. --Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni cxiuj ricevis ordonojn, lin obei. --Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin cxi tie, diris Utterson. --Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie cxi. Mi ja vidas lin tre malofte cxi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio. --Nu, bonan nokton, Poole. --Bonan nokton, S-ro Utterson. Kaj la legxisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro. --Malfelicxa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdigxas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaux tre longe, ja vere, sed en la legxaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kasxita malhonoro; la puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon. Kaj la legxisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, sercxante en cxiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekajxo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis suficxe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arhxivojn de sia vivo kun malpli da antauxtimo. Li, tamen, estis humiligita gxis la polvo pro la multaj malbonajxoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskauxe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antauxa temo, li eklumigis radion de espero. --Tiu cxi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

Utterson

 

Jekyll

 

memoro

 

legxisto

 

estinta

 

multaj

 

malnova

 

sinjoro

 

nokton

 
sentis

cxambro
 

claudo

 

jarojn

 
venanta
 

kancero

 

kasxita

 
malhonoro
 

forgesis

 
zorgmeditis
 

memamo


pardonis
 

kulpon

 

timigita

 

doktoro

 

akvojn

 

malbonkonduta

 

antaux

 

profundajn

 

perdigxas

 

pensoj


trompas

 

paroli

 

fantomo

 
ekzistas
 

limigo

 

kutimis

 

legxaro

 
statuto
 

propra

 
fantazio

dankemecon
 
preskauxe
 

timoplenan

 

sobran

 

malbonajxoj

 

relevita

 

farinta

 

evitinta

 
espero
 

esploradus