FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
animo, se vi promesus. --Mi ne povas sxajnigi, ke mi iam amos lin, diris la legxisto. --Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi cxi tie ne estos plu. Utterson ekgxemis malgrauxvole. --Nu, li diris, mi promesas. La afero pri la Carew[17]-mortigo Preskaux unu jaron poste, en la monato oktobro 18**, Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco, kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino, logxanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis suprenirinta por kusxigxi cxirkaux la dekunua. Kvankam nebulo ruligxadis super la urbo dum la fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino, estis brile lumigata de la plena luno. SXajnas, ke sxi estis romantikema, cxar sxi sidigxis sur sian keston, kiu staris gxuste sub la fenestro, kaj enprofundigxis en revadon. Neniam,--sxi kutimis diri kun fluantaj larmoj, kiam sxi rakontis la okazintajxon,--neniam sxi estis sentinta sin pli en paco kun cxiuj homoj, aux pensinta pli bonvole pri la mondo. Kaj dum sxi tiel sidadis, sxi ekvidis maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj, alproksimigxantan sur la strateto; kaj antauxenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan sinjoron, kiun komence sxi malpli atentis. Kiam ili alvenis gxis reciproka auxdebleco--kio estis gxuste sub la okuloj de la servistino--la pli agxa viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela maniero de gxentileco. Ne sxajnis, ke la temo de lia parolado estas grava; efektive, de lia montrado sxajnis, ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian vizagxon dum li parolis, kaj placxis al la knabino gxin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon de maniero gxi sxajnis elspiri, tamen estis ankaux cxe gxi io alta, kvazaux de ia bonfondita memkontento. Baldaux sxia rigardo vagis al la alia, kaj sxi estis surprizita rekoni en li unu S-ron Hyde, kiu foje vizitis sxian mastron, kaj al kiu sxi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian vorton, kaj sxajnis auxskulti kun malfacile retenata malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamigxon de kolero, frapante per la piedo, svingegante sian bastonon, kaj kondutante,--kiel diris la servisti
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

sxajnis

 

fenestro

 

sinjoron

 

gxuste

 

strateto

 
servistino
 

maniero

 

postulas

 

kolero

 

efektive


flamigxon
 

retenata

 

alparolis

 

frapante

 

klinsalutis

 

grandan

 

gxentileco

 
malpacienco
 

parolado

 

subite


eksplodis

 

okuloj

 

renkonte

 

antauxenirantan

 

kondutante

 

malgrandan

 
alproksimigxantan
 
servisti
 

blankaj

 
komence

malpli

 

reciproka

 

auxdebleco

 
montrado
 

bastonon

 

atentis

 

alvenis

 

svingegante

 
demandas
 

rekoni


surprizita

 

manumis

 

rigardo

 

bonfondita

 

memkontento

 

Baldaux

 
sencele
 
eksentis
 

antipation

 

mastron