FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  
la pordo Sinjoro Utterson, la legxisto, estis homo kun malglata vizagxo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. CXe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laux lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmangxa vizagxo, sed pli ofte, kaj lauxte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis gxinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li gxuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaux kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riprocxi. --Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laux sia propra maniero.--En tiu cxi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili dauxrigis viziti lian cxambraron, li neniam elmontris ecx nuancon de sxangxo en sia mieno. Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, cxar ecx en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj ecx liaj amikigxoj sxajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco. Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu legxisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aux tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan tauxgecon cxe sia objekto. De tio sendube naskigxis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1], lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aux kiun temon komunan al ambaux ili povis trovi, tio estis por multaj personoj <<nukso por fendi>>. Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj cxiudimancxaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, sxajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla sengxenigxo la alvenon de amiko. Malgraux tio, la du viroj plej alte sxatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la cxefa juvelo de cxiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazoj
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  



Top keywords:

neniam

 

Sinjoro

 

maniero

 

sendube

 

vizagxo

 
Utterson
 

legxisto

 

facila

 

tauxgecon

 

propraj


samsanganoj
 

specialan

 

hedero

 

kreskis

 

nenian

 

necesigis

 

okazoj

 
preferoj
 

fonditaj

 

modesta


akcepti

 

objekto

 

bonkoreco

 

simila

 

sxajnis

 

pretfaritan

 
universaleco
 
rondon
 

humoro

 
amikigxoj

amikan

 

sindetenema

 

amikoj

 
strange
 

sxajnas

 

malgajaj

 

akceptadas

 

videbla

 
nenion
 

cxiudimancxaj


renkontis

 

promenadoj

 

raportis

 

kutime

 

sengxenigxo

 

alvenon

 
taksis
 
juvelo
 

semajno

 

ekskursojn