e la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaux ricevis, precipe de
niaj legantinoj, tute aprobante gxin. Ni do kredas ke estus
bedauxrinde sxangxi gxin sen unuanima konsento, tial la dua kajero
ankaux havas similan verdan eksterajxon.
Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internajxo. Kelkaj legantoj
trovis ke nedividata pagxo estis iom malfacila por legi. Precipe en
la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam
nedividataj pagxoj havas pli belan vidigxon, ni ne dauxrigos ilin en
la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonajxon.
Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua
Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio cxi
estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la
profetajxo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos
cxi tie kiel eble plej multaj artikoletoj--precipe originalaj
verkoj--suficxe interesaj Gazetoj rezultos.
La sama kritikisto ankaux opiniis ke ne estis suficxe da Angla lingvo
en la unua numero. Gxi enhavas nur dekses pagxojn, kaj la plimulto de
la legantaro deziras legi Esperantajxojn, ne Anglajxojn. Unu el niaj
sindonemaj kunverkantoj promesis marki cxiujn vortojn, kiujn ne
trovigxos en la lernlibro, kaj ni cxiam donos iliajn tradukojn.
Tiamaniere ni esperas ke ni placxos tiujn, kiuj deziras vidi pli en
la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon.
Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu
diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[1] lando
orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas,
per via Gazeto, gvidi la songxajn Esperantistojn malsupren al la
cxiutagan landon de porkajxo kaj faboj!"
Vere tiu cxi estas bona konsilo, cxar Esperanto devas esti "Pana kaj
butera lingvo" por komerco kaj cxiutaga vivado. Sed cxu nia legantaro
deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La
plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj
kaj rakontetoj.
Alia helpanto de tiu cxi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn
rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke cxiuj komercaj
Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antauxmetante
Esperanton, kiel tauxga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus
gxin por estontaj komunikajxoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel
fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin
inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos felicxa
|