for de la cxambro, senvidite._)
Vocxo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre
okupataj cxe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono
piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino
J. _cxirkauxrigardas antauxe ol la persono povas atingi la
pordon--sxi lasas fali la auxdilon telefonan, rapidas al li, kaj
kaptas lin sovagxe per lia brako._)
S-ino J. (_kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia
vocxo_)--RICXJO!! RICXARDO!!!
S-o J. (_provas gajete sxajni kuragxa_).--Nu, Kara Mia, cxu
vi gxojas min revidi?
S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-cxi.
(_Sxi tenas la auxdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la
telefonon si mem_).
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas?
Vocxo.--Efektive, cxu vi forgesis tiel baldaux? Via propra
Ricxjo.
S-o J.--Sed, pendigxu! ... (S-ino J. _metas sian
manon sur lian busxon_).
S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris?
Vocxo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre
laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.
S-o J. (_li mem provanta alvoki per la
telefono_).--Silentigxu, malsagxulo! Cxu vi ne scias.... (S-ino
J. _cxesigas lin kiel antauxe_.)
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-cxi konversacion
cxar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, lacxigas iom auxskultante lian
propran imagxan vocxon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por
atesti kiam mi procesos por ricevi jugxan disigon.[29]
Vocxo.--UX--ux--ho! ux--ux--(S-ino J. _sonorigas
por cxesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J.,
_kies vizagxo grade igxas fraga-tomata-sun-mallevigxan specon de
koloro_).
S-ino J. (_per nordpolusa[30] vocxo_).--Havu la bonecon
klarigi--se eble vi povas.
S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas,
karesinda mia, vi havas tre dolcxan kutimeton, alvokante min cxe la
oficejo cxiuhore, kaj cxar mi--ux--ne estas--ux--cxiam tie....
S-ino J.--Estante cxe cxevalkuraj konkursoj, eble?
S-o J. (_kuragxege_).--Jes, estante cxe cxevalkuraj
konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperajxon
hieraux, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, dauxrigante ... cxar
mi ne cxiam estas cxe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ux ...
maltrankviligxus se mi ne respondus cxiufoje kiam vi sonorigus por
mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia cxefkomizo, kiu estas iom da
ventroparolanto, imitu mian vocxon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi
forestus, kaj la malsagxulo nescii
|