uj el niaj kunverkantoj. Estas
granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas
certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola
honorinda abonanto al la novenaskita organo.
* * *
Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie cxi nenio nova.
Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermigxontaj en
Parizo: se nur cxiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus
bonege!!! Duan eldonon de _La Frazlibro_ mi pretigas: al gxi mi
aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via,
P.F."
Vere la lingvo rapidege antauxmarsxadas en Parizo, kaj estas
esperinde ke ankaux tie cxi Londone ni baldaux havos 36 kursojn. _La
Frazlibro de la Turisto_ sen gramatiko certe estis bonega libreto;
kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, gxi
estos mirinde utila verketo.
* * *
Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis--
"La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de
Sinjoro de Menil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro
enhavos la nomojn kaj adresojn de cxiuj Esperantistoj, pro-esperantaj
Societoj, jxurnaloj, k.c. Gxi eliros en la monato Marto de la
proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi cxiujn eblajn
sciigojn, kiuj povus faciligi gxian verkadon al Sinjoro B. F. de
Menil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10.
Internacian kaj kunfratan saluton."
La enskribo estas senpaga.
* * *
Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri _The
Esperantist_ kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la
blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla
skribo nun estas eldonita, kaj ke gxia kosto estas 4s. Ni ankaux
sciigos cxiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj
verkoj, se ili skribos al ni.
* * *
Esperanto tre rapide antauxiradas inter niaj Maltaj kunverkantoj.
Dankoj al la sindonema propagando de Sinjoroj Agius kaj de Bono,
preskaux cxiuj la Universitatanoj jam eklernas la helpantan lingvon.
Eble la malgranda insulo baldaux farigxos "_Esperantujon_," kiu
scias!
Sinjoro Agius skribis bonegan leteron kiu estis presita en la _Daily
Malta Chronicle_, kaj ni skribis duan leteron pri Esperanto kiu
ankaux estis tie presita.
* * *
Du samideanoj en Jxaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaux
skribis pri Esperanto en la _Japan Times_. Ni ankaux sendis
respondon.
Post la ricevo de la dua letero, la Redak
|