ing work by Mr. J.
A. Thill, of Plymouth:--
Cxiam uzu Esperanton kiam vi skribos al mi.
Chee|ahm ooz|oo Aysp|ayr|ahnt|ohn kee|ahm vee skreeb|ohs ahl mee.
Veku min morgaux cxirkaux la kvina horo.
Vay|koo meen mohrg|ow cheerk|ow lah kveen|ah hohr|oh.
Senvestigu vin kaj kusxigxu.
Sayn|vayst|eeg|oo veen ky koosh|eej|oo.
Mi prosperis en tiu cxi afero.
Mee proh|spayr|ees ayn tee|oo chee ah|fayr|oh.
Mi devas refari tiun cxi kalkulon.
Mee dayv|ahs ray|fahr|ee tee|oon chee kahl|kool|ohn.
Vi rejunigxas pli kaj pli!
Vee ray|yoon|eej|ahs plee ky plee!
Kiam vi senvestigos viajn piedojn?
Kee|ahm vee sayn|vayst|eeg|ohs vee|ine pee|ayd|oyn?
EN VAGONARO, REVENANTE DE LA MARO.
Lernejestro, afable parolante al la plej mallertulo de la lernejo:
Cxu la maro alvenis al viaj atendoj, Roberto?
Lernanto, kiu estis tro proksimigxinta al la undoj:
Se placxas, Sinjoro, gxi alvenis al tie cxi; Kaj, per fingro, li
montris sian bruston.
E. M.
* * *
Du fratinoj logxis kune kun sia onklino, bona sed tre severa virino.
Unu tagon la plej maljuna ekvidis ke la infanino fosas en la gxardeno
kaj enterigas ion. Poste sxi foriris por trovi tion kion sia fratino
faris: Kaj sxi eltiris el la truo paperan folieton sur kiu estis
malbone skribitaj tiuj cxi vortoj. "Kara Diablo, venu tuj kaj
forportu mian onklinon Marion."
Esperantisto, 4686.
* * *
Du vendistoj de malnovaj vestoj logxis kontrauxe. Nature ili ne tro
amis unu la alian. Nokte angxelo venis al unu el ili kaj diris.
"Rakontu al mi tion, kion vi deziras, kaj mi donos gxin al vi
kondicxe ke via najbaro ricevos la duoblon da gxi."
La viro pensadis longatempe kaj fine respondis "Mi volas ke mi
blindigxos je unu el miaj okuloj."
Esperantisto, 8105.
ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.
Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron--
"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de
_The Esperantist_. La bona enhavo kaj la bela eksterajxo faras tre
bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre placxos al cxiuj
esperantistoj jam ekzistantaj, kaj gxi baldaux farigxos potenca
kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos
malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos ricxaj kaj belaj.
Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj
... Via, L. Zamenhof."
Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de
eklernantaro, kiel estas preskaux cxi
|