ino Junedzo (_alparolante al katido, dume sxi
cxirkauxligas banton[22] cxirkaux gxia kolo_[23]).--Nu[24], katideto, mi
miras kion mia Ricxjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al
malplacxega cxevalkura konkurso--mi ne kredas ke li sin okupas
tiamaniere dum lia libera tempo--malgraux la duonesprimajxoj[25] de
Klaro Paseo, sed--. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje
hodiaux, kaj li mem respondis al mi cxiufoje; tial cxio necese estas
tute gxusta. (_Sidigas la katidon sur kuseno_) Nu, kion fari? Estas
tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj
pri iliaj kulpetoj, suficxe je unu tago. Mi kudris butonon sur la
ganto de Ricxjo, kaj mi jam skribis dudek-sep pagxojn al la
patrineto. Ho! Mi devas alvoki Ricxjon denove; li kutimas auxdi mian
vocxon almenaux okfoje en cxiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi
cxesis ami lin, aux ian similan terurajxon! (_Aliras al la telefono
kaj sonorigas_) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (_Post momento, sxi
auxdas respondon._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Jes, cxu vi cxe-estas?
Vocxo.--Kompreneble, Karulineto!
S-ino J.--Kiu estas tie?
Vocxo.--Kies vocxo sonas, cxu vi pensas?
S-ino J.--Tio estas simila je la vocxo de mia propra edzeto.
Vocxo.--Tia mi estas, Kara Mia!--Via vera, sola, propra
Ricxjo.
S-ino J--Cxu vi maltrankviligxas kaj pensadas ke mi ne estas
alvokonta al vi denove, Plejkara?
Vocxo.--Jes; mi ja terure maltrankviligxis pri tio, Koro
Mia.
S-ino J.--Kion vi faras?
Vocxo.--Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia
propra edzineto. (_En tiu cxi momento, persono largxasxultra,
festatempe vestita, mallauxte malfermas la pordon. Li staras senmove,
kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Mi sentadis tre forlasite la tutan
tagon longe.
Vocxo.--Kompatinda knabineto! Baldaux mi revenos, cxarmanta
mia.
S-ino J.--Mi skribis dudek-sep pagxojn al la patrineto.
Vocxo.--Cxu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas
ke vi sendis al sxi la esprimon de mia amo.
S-ino J.--Ha! Nu, mi sxatas[26] auxskulti vin kiam vi parolas
tiel pri la patrineto. Penu cxiam paroli tiamaniere pri sxi kiam vi
estas hejme. (_La persono apud la pordo sxajnas malkontente, kaj ial
iom ekscitate._)
Vocxo.--Mi promesas, Amatino Mia.
S-ino J.--Mi ja pensas ke vi povus arangxi ke vi venos
hejmen frue hodiaux, Ricxjo, por festi la trian monaton de nia
edzeco. (_La persono subite timigxas, kaj provas forsxteli mallauxte
|