n la dormocxambron. La pordo de la cxambro malfermigxis:
Bruno eniris.
Subite terurplena kriego surdigxis niajn orelojn. Nia mizera amiko
enfalis preskaux senmove en sian segxegon, nur murmurante--"Mi gxin
vidis! Mi gxin vidis! Mi estas viro mortonta!"
Tiu cxi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kauxzi tian
malfelicxecon.
Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide,
rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la
mano de la suferanto, rompigxis sur la tapisxo. Tre malrapide, el la
disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis
vidi la aperajxon kiu cxiam montras sin al membro de la familio
Bruno, antaux la subita morto de tiu persono.
Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.
Mi do eliris por venigi kuraciston.
Logxante en la kolegxo, estis necese ke mi petu permeson de la
kolegxestro, cxar vespere je dirita horo la pordego fermigxis por ke
neniu povu senpermese eliri. La kolegxestro, maljuna sinjoro,
bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera
kaj solenvizagxa, auxskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la
deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfelicxeco,
granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni cxu mi povos ion
fari."
Cxar la kolegxestro tre malofte vizitis la logxejon de kolegxanoj,
tiu cxi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la
kuraciston, kaj sekvis la estron al la logxejo de Bruno.
Enirante en la cxambron ni trovis Brunon ankoraux flegatan de Blanko,
sxajne neniel plibonigxitan. La vizitanto neatendita, klinante sin
super la junulo diris amindavocxe--"Mia kara Bruno, mi tre bedauxras
aux...."
Kvazaux elektrigxita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn
elkriante per la plej sana vocxo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute
senintence mi petolis[15] antaux _vi_."
Unue iom enuata, sed baldaux komprenante la sxercon, nia bona estro
trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan
Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."
Tiel parolinte li ridetante foriris.
Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799.
FOOTNOTES:
[12] Booby-trap.
[13] Pillow.
[14] Lamp globe.
[15] Played the fool.
_Almozulo_: Donu al mi pencon, Sinjorino!
_Sinjorino_: Cxu vi ne povas trovi laboradon!
_Almozulo_: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo.
_Sinjorino_: Kial? Kion vi faras?
_Almozulo_: Mi forsxovelas negxon de pavimo.
G.C.L.
|