perdita! (_Foriras cxiuj_)
Subestro.-- Kion? Cxu malvarmigxos niaj busxoj?
Gonzalo.-- La regxo kaj la princoj cxiuj pregxas:
Samstate ni kun ili pregxi devas.
Sebastiano.-- Mi perdas paciencon.
Antonio.-- Ni pereos:
Per la maldiligento de drinkuloj--
(_Al_ Subestro) Largxfauxka bruegulo mi tre volus
Vin vidi droni en dek maralfluoj[6]!
Gonzalo.-- Pendonta, tamen, li post cxio restos,
Ja, kvankam plendos cxiu guto akva
Kaj largxe malfermigxos por lin gluti....
(_Ekbruoj interne_) Cxiel' kompatu! nun fendigxas sxipo!
Adiaux do, edzino kaj infanoj!
Ho ve,[7] adiaux, frato! Gxi fendigxas!
Antonio.-- Ni cxiuj nun fundiru kun la regxo! (_Foriras_).
Sebastiano.-- Ni iru tuj al li adiaux diri! (_Foriras_).
Gonzalo.--Nun, volonte, mi sxangxus mil mejlojn da marakvo
nur por seka terpeco, longa erikejo,[8] brunigxinta dornstipejo,[9]
io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti.
(_Foriras_).
Sceno 2.--_Sur insulo--antaux la cxambreto de_ Prospero.
(_Venas_ Prospero _kaj_ Mirando.)
Mirando.-- Karega patro, se per via povo
La maro tiel brue sovagxigxis,
Ho trankviligu gxin! Nun preskaux sxajnas
Malbonodoran pecxon Cxiel' vomi.[10]
Se supraj ondoj ne estingos fajron ...
... Suferis mi kun la malfelicxuloj
Videble kiuj dronis en la sxipo!
Kreitoj noblaj ili estis, eble,
Kaj, jen! nun estas cxiuj disrompitaj ...
... Gxemegoj gxis la mia kor' atingis!
Se ia dio estus mi potenca,
En teron volus mi trapusxi maron,
Prefere ol engluti belan sxipon
Sxargxitan tute je animoj homaj! ...
Prospero.--Ne plu miregu nun, kaj kvietigxu;
Al via kompatema koro diru:
Ne malbonajx' okazis.
Mirando.-- Ho ve, patro!
Prospero.--Nenio, ja, filino, jxus okazis
Krom cxio, kion mi efektivigis
Por vi, filino mia, karulino!
Vi kiu ido estas nescianta,
Cxar, nek vi scias pri l'elveno mia,
Nek konas min pli altan ol Prosperon,
La mastron de malricxa tia loko,
Kaj simplan patron vian.
Mirando.-- Mi neniam
Imagis plie.
Prospero.-- Estas nun
|