an Gratulon pri tiu cxi nova
grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon
internacian de 1891 jaro, tamen gxis nun, mi ne forgesas la mirindan
impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi sxajnis, kvazaux iu
forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min
vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaux malfermis antaux mi largxan
pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi cxiam
renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi
gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas.
Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto
farigxadis cxiam pli kaj pli largxa; kaj mi pli kaj pli gxuadis la
grandegan gxojon estadi en tiu cxi cxarma palaco, kune kun gxiaj
noblaj logxantoj. Hodiaux via bela, tre simpatia The
Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera gxojo. Gxi
kvazaux enkondukis min en novan, gxis nun nekonatan de mi, grandegan
cxambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej
belaj, plej luksaj apartajxoj de tiu cxi palaco, kie espereble
ankoraux mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso
estas sorcxe! Vivu la konstruistoj de tiu cxi mirinda palaco! Vivu la
Esperantistoj!!"
Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn
korespondantojn en nia lando. Por tiu cxi celo ni fidas ke nia
legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu cxi
Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaux sin mem, cxar,
_korespondante ni lernadas_. [Cxiuj el la anoncoj en The
Esperantist estas indaj je atento.]
Ni povus skribi multajn pagxojn pri la progreso farita de Esperanto
dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro,
1903.
Jam longe Esperantistoj deziregis tauxgan stilmodelan skribajxaron.
Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof jxus eldonis interesan
kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el gxia Antauxparolo:--"Por ke
cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj
modeloj, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu,
cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis _Fundamentan
Krestomation_ kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de Esperanta
stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al
cxiu, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. Cxiuj
artikoloj estas aux skribitaj de mi mem, aux, se ili estas skribitaj
de aliaj personoj, ili estas
|