la Somero_. Mi estos
ankaux felicxa dauxrigi la legon de _la Ventego_ Sume, mi vin kore
gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann,
Sekretario de nia grupo, ankaux tre sxatas vian gazeton, kaj skribis
raporton pri gxi por la cxitieaj jxurnaloj.----Rene Deshays."
Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je
_The Esperantist_, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro,
kaj ankaux por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj
pri gxi en Francaj Gazetoj.
* * *
Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas
malproksima angulo de Trinidado; tamen gxi havas bonan Esperantiston,
tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.--"Kara Sinjoro--Estas
veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro,
dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj cxi estas nur la malmola sablo
de la marobordo, kiu tie cxi estas forlasita krom de pelikanoj. La
marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[18] kaj la arbetoj de
la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter
mi. Certe estas malgxoje se oni ne estas venkinta la arton sin
amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan
al la pentrajxoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson.
Pentru Londonon, kun gxia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago
de Julio aux Auxgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel gxi
_cxiam_ estas. Via. A.M."
* * *
Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav
Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon--en Esperanto
parolitan--cxe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto,
kaj ni tre bedauxras ke ni ne havas suficxe da spaco por presigi gxin
en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem,
Doktoro Busuttil poezie diris--"Esperanto estas kiel nemortema
grandega arbo kun multaj fortaj brancxoj, plenaj je cxiam verdaj
Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia
Lingvo estas la Arbo: Brancxoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj
la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun
farigxi brancxo aux resti simpla folio kiun la plej malgranda
blovanteta venteto povas faligi--ni devas elekti aux unu, aux la
alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaux kvar aux kvin
monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro
Agius skribis leteron pri la lingvo al la _Daily Malta Chronicle_. La
afero eble silente estus mortinta se la Hon.
|