NTETO.
En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne suficxe bonmanieraj; en Italujo
ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto
atestos.
Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon cxe
vespermangxo, malfrue kunforiris.
"Cxu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B.
"Cxu vi."
Kaj ili ambaux kunpromenis. Cxe la unua flankstrato ili haltis. Cxiu
kredis ke sia kunvojiranto logxis en tiu kvartolo[24], kaj volis
akompani lin domon. Tial ili kuniris antauxen.
Post multe da similaj haltetoj kiam unu aux la alia diris "Mi esperas
ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la
enirejo de granda palaco, en kiu logxas du aux tri familioj je cxiu
etagxo. Sro. A. akceligxis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke
Sro. A. alvenis hejmen. Ambaux diris mil komplimentojn kaj "bonan
nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj
supreniras al la unua etagxo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis
cxe si: Tial ili supreniris per la dua sxtuparo k.t.p. gxis la
finigxo.
Tiam ili trovas ke ili ambaux logxas en alia tre malproksima
kvartolo de la urbo!
Esperantisto, 4686.
FOOTNOTE:
[24] Quarter.
LA SONGXOJ VERIGXIGAJ.
La nigruloj, liberataj servoj en Sudaj Sxtatoj de Ameriko, estas tre
kredemaj, precipe pri cxarmoj. Ili nomas tiujn cxi "Vudu."
Foje nigrulo malricxa kaj mallaborema, iris al maljuna Vudua Doktoro,
kaj deziris ke li donu cxarmon por verigxigi liajn songxojn.
La Doktoro konsentis tion fari kaj donis al li kuniklan osteton kiun
li trovis al la tempo de la novluno en la mortintejo. La nigrulo
gajege foriris.
Sed post tri aux kvar tagoj li revenis tre malplezurata cxar la
cxarmo ne estis sukcesa.
"Ho! Tiu cxi ne estas bona," li diris.
"Ne bona?" ekkriis la Doktoro.
Ne respondis la alia. "Tri foje mi songxis ke mi trovus multan monon,
kaj hodiaux mi _perdis_, mian solan moneron! Vi ne estas Vudua
Doktoro; tute ne!
"Ha," respondis la maljunulo. "Cxu vi ne ofte rimarkis ke vi ne povas
memori viajn plej belajn songxojn kiam la mateno venis?"
Jes, tiaj kelkafoje estas okazintaj.
"Nu! Oni nur povas verigxigi tiajn songxojn!"
Esperantist, 8379.
LA FAJFILO DE BENJAMIN FRANKLIN.
Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn posxojn je
kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[25] kie oni vendis ludilojn
por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon.
Mi est
|