jaroj,--kaj
tiam vice alproksimigxas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu
tempdauxro la Suno transkuras la tutan zodiakon, logxante en cxiu
zodiaka stelaro laux la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo
(cxe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono
kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj
Leono. Kaj en tiu cxi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraux okazis
kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive,
la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.
Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en
epoko kiam vere akordigxis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj
de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj
raran okazon. Estis ankoraux tia okazo preskaux 2,000 jaroj A.K., sed
la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol cxiu historio. Eble, do, la
Sfinkso memorigas pli fruan okazon, cxirkaux 23,000 jaroj A.K.? Tia
konkludo ne devas sxajni nekredebla; cxar Herodoto rakontas ke la
Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj
la plej novaj sercxadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus
atingi tian malproksiman daton.
_Originale verkita_ Ben Elmy.
FOOTNOTES:
[19] Boast.
[20] Hypothetical.
[21] Fittingly.
GERMANAJ PROVERBOJ.
1. La infanoj de niaj najbaroj estas cxiam la plej malbonaj.
2. "Preskaux" neniam mortigis musxon.
3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[22].
4. La plej bona spegulo estas malnova amiko.
5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon.
6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo.
7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo.
8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron.
9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberigxos de li.
10. La legxoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi gxin
lauxvole[23].
(_En la kvara_ Esperantist _trovigxos dek Italaj Proverboj_.)
(4686).
FOOTNOTES:
[22] Flea.
[23] At will.
LERTA RESPONDO.
"Se la demando ne estus malgxentila, kiom vin kostas via logxejo kaj
mangxado?"
"Se la demando ne estus malgxentila, mi tuj respondus!"
B.E.
_Maljunulo_: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?"
_Junulo_ (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris gxin!"
_Maljunulo_ (Kritike): "Do neniu vidis vian kuragxan agon."
_Junulo_: "Jes, la leono."
C.W.T.R.
VERA RAKO
|