Sek. de la Esperanta
Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de
Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj
Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu cxi letero kaj decidis fari veran
propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de
cxiuj cxeestantaj gesinjoroj, fortigxos la Maltan brancxon de la
grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la
sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed
kompreneble Anglujo cxiam faros tion, kion sxi povos, por helpi sian
fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj
Anglaj kaj Italaj. Ambaux el ili presigis multajn bonajn artikolojn
pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj
Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel
eble plej ofte.
FOOTNOTES:
[17] Allude to.
[18] Cocoanut Palms.
KIAN AGXON LA SFINKSO HAVAS?
Sendube la plej antikva konstruajxo hommana, kiu ankoraux restas gxis
nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu
fama statuego staras aux--pli bone diri--kusxas sur la sabloj de la
egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de
Kajro, cxefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kusxanta
leono, laux korpo kaj membroj; sed kun kapo, sxultroj kaj brusto de
virino. Cxe nia tempo nur vidigxas iom plu ol la kapo de la giganta
statuo; cxar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaux
enterigita, de la sablo.
Kian agxon la Sfinkso havas? Cxu iu povas tion nun eltrovi? Cxe la
militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn
soldatojn--"Bravuloj miaj, de la altajxo de tiuj cxi Piramidoj,
milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aux
fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas ecx pli
malproksiman daton. Kaj cxiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso
ekzistis longe antaux la fondigo de ia Piramido.
Plinio skribis, cxe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso
memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas
cxirkaux la 6a gxis 16a de Auxgusto, dum estas la Suno en la signoj
zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena
"procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka
ne akordigxas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo.
La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimigxas de la
reala loko de la stelaroj dum la dauxro de cxirkaux 12,900
|