is cxarmita per gxia sono, kaj donis por gxi mian tutan monon.
Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis cxie en la domo. Mi estis tre
kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion.
Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciigxinte pri mia komerco, diris ke mi
pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus
acxeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsagxeco, ke mi
pro malgxojo ploris.
Sed tio cxi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata
acxeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por
fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi farigxis
grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre
multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam
mi vidis viron tro deziregantan la regxajn favorojn: Kiam mi
vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj
aferoj--tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo."
Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuzigxis je cxia komforta vivo,
tiam mi diris ke ankaux li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis
plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn lauxdinda plibonigo de sia
animo aux proprajxo, kaj kiu nur klopodis pri korpa gxuo "Eraranta
homo," mi diris, "vi kauxzas al vi maltrankvilon anstataux plezuron;
vi ankaux donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis,
ke granda parto da homaj malfelicxoj estas kauxzata per la falsa
taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj
fajfiloj!
_Tradukis_ Kabe.
FOOTNOTE:
[25] Shop.
CORRESPONDENCE NOTES.
Dear Sir,--A matter which requires the careful attention of
those who desire to make themselves perfectly intelligible to all,
irrespective of nationality, is the correct use of prepositions. In
English the same preposition is often employed to express many
diverse ideas, and it therefore becomes desirable to consider this
when translating prepositions into Esperanto.
Of course it is often possible to evade the difficulty by using the
accusative without a preposition, and one is often tempted to employ
the invaluable "je." As, however, this latter practice should not be
indulged in too frequently, it may be of interest to many of your
readers to consider some phases of our preposition "of."
The first word of the line.
_La unua vorto de la linio._
One of us will be chosen.
_Unu el ni estos elektata._
Do not think of it.
_Ne pensu pri gxi._
The
|