La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda
Societo. Ambaux el tiuj cxi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj
sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre
gajhumora, kaj li amuzis sian auxdantaron, ecx kiam li instruis gxin.
Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la
sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro mangxis kun Hxino, kaj
deziris duan kvanton de ia bongusta spicajxo, kies nomon li nesciis.
Kredante ke gxi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo,
"Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante
respondis "Ne, Baux-aux! Baux-aux!" kaj Doktoro Pollen asekuris la
auxdantaron ke, se tiu cxi oficiro kaj sia Hxina amiko komprenis
Esperanton, simila terurajxo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj
el la Indaj cxeestantoj opiniis ke estis bedauxrinde ke oni ne uzis
la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj
kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo,
kontrauxbatalis kontraux Esperanto, cxar li tute neaprobis facilajn
lingvojn! Ju pli malfacila, des pli tauxga por la edukado de la
homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila
por li!
* * *
Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de
_L'Esperantista_, monata organo de la Itala Esperantista Societo,
tute estas reorganizita kaj reformita. De nun gxi estos tute
redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la
fino de cxiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de cxiuj
landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la
redaktado de la jxurnalo, _Grafo Albert Gallois_, en Riolunato,
Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."
* * *
La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn
en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre
sindonema en tiu cxi afero, estas espereble ke post mallonga tempo
Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj
blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedauxras ke li ne
komprenis la Braillean skribon antaux ol li komencis klopodi pri
Esperanto. Poste li ne havis tempon por gxin lerni. Cxar, tago post
tago, leteroj en tiu cxi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke
Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por
la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni
bonvolu skribi rekte al tiu cxi afabla helpanto de la B
|