o,
Mizerigxo,
Forlasigxo,
Eksoligxo.
Malespero
En la koro;
Amvespero
Sen fervoro.
Koro restas
Kaj silentas;
Amo haltas
Kaj ekmortas.
Carlo Bourlet.
KRISTNASKAJ PROBLEMOJ.
_Cxiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj cxi
problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Posxtkartoj Esperantaj._
I. Prenu _nombran_ nomon, anstatauxu unu el gxiaj vokaloj per
konsonanto, vi ricevos _grandan poeton_.
II. Prenu nomon de birdo--1. Duobligu la du unuajn literojn, vi havos
_bongustan frukton_. 2. Anstatauxu unu konsonanton per alia, vi
ricevos _kvanton_.
III. Prenu nomon de _nematura viro_, kaj tiun de _forta birdo_. Legu
cxiun el ili returnen, vi ricevos. 1. _Financan firmon_. 2. _Inan Rusan
baptonomon_.
(_Ni presos la solvojn_ en The Esperantist, No. 4, _kune kun
la nomoj de la divenintoj_).
(6266).
ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.
Ni jxus ricevis leteron de Sinjoro Kuhnl, la Sekretario de la
Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojagxo tra
Euxropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne
parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaux, kiam mi denove sidas
cxe mia skribtablo mi rememorigxas tempojn jxus pasintajn inter miaj
novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj.
Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi
ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi trovigxis en Anglujo, nekonante
Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj
estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi sxuldas multe,
cxar gxi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun cxi sxuldon
mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter
novaj adeptoj mi multe aludos[17] mian veturon en Londonon sen angla
lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis
publikigi en _Bohema Esperantisto_ la tutan vojagxon.--Kuhnl
Edward."
* * *
Kune kun Sinjoro Kuhnl en Londono trovigxis ankaux Sinjoro Rene
Deshays. Tiu cxi afabla kaj lerta Esperantisto ankaux ne konis nian
lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de
la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via
unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda
sukceso kiun al vi mi bondeziras. Cxe mia rekomencita kurso (mi faras
cxi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj
interparolaj, la cxarman artikolon pri _L'Ita
|