Sed je la povo ecx postuli plie--
--Mensoge cxiam se agadas homo,
Memoron sian tiel li pekigas,
Ke la malveron li jam plu ne sentas--
Jam Antonio pri si mem ekpensis
Ke li la duko estas.--Cxar li agis
Plenege tiam kiel duklandestro;
Privilegion cxiam li posedis,
Kaj tial plialtigxis--Cxu vi auxdas?
Mirando.-- Ho! tian diron auxdus surdulino!
(_Dauxrigota_).
KAZABIANKO (Casabianca).--Mrs. Hemans.
_Tradukis_ Clarence Bicknell.
_La juna Kazabianko, knabo dektriagxa, filo de la Admiralo de la
sxipo "Orient," restis cxe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo)
post la ekflamigxo de la sxipo, kaj kiam cxiuj pafilegoj estis
forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la
eksplodo._
La knabo sur la sxip' brulanta,
De cxiuj forlasite, staris;
La flamoj de l'batalruinoj[13]
Sur la mortintoj lumon faris.
Sed, naskigxite por komandi,
Li restis, brava kaj belega,
Estajxo de heroa sango,
Infano, sed de form' noblega.
La flamoj proksimigxis; tamen,
Al patra mendo[14] li obeis;
Kaj sia vocxo al la patro
Ne venis, cxar li jam pereis.
Li lauxte kriis, "Patro mia
Cxu mi ne finis devon mian?"
Ne sciis li ke l'Admiralo
Ne povas auxdi filon sian.
"Parolu, patro," li rediris
"Cxu min foriri nun vi lasas?"
Sed nur respondas la pafado;
La flamoj pli proksime pasas.
Nun sur la fronto lia batas
Kaj sur la haroj, la varmeco;
Sed de l'posteno de la morto,
Regardis li en trankvileco.
Ankoraux lauxte li demandis,
"Cxu estos devo, mia halto?"
Dum tra la veloj pli kuradas
La fajroj per rapida salto.
La sxipon, kun brilec' sovagxa,
La flagon[15] ili envolvadis,
Kaj super la kuragxa knabo,
En la cxielon radiadis.
Subite tondra sku' bruegis
Sed li--la knabo--kie estis?
Demandu de la ventoj kiuj
La maron per la eroj vestis.
La mastoj, flag', timono[16]--cxiuj
Servadon faris je honoro.
Sed nobla pli ol ili estis
La juna kaj fidela koro.
FOOTNOTES:
[12] Post.
[13] Ruins of the battle.
[14] Order.
[15] Flag.
[16] Helm.
VESPERO.
I.
Cxielrugxo,
Eknoktigxo,
Mallumigxo,
Malvarmigxo.
Peza nubo
Super arbo;
Nigra urbo
Kiel tombo.
Cxio restas
Kaj silentas;
Cxio haltas
Kaj ekmortas.
II.
Senamigx
|