e estas mia patro?
Prospero.--Patrino via cxiam estis virta:
Sxi diris ke vi ido mia estas,
Kaj via patro, duko de Milano,
Heredontinon unu sole havas:
Princino rajte estas sxi naskita.
Mirando.-- Cxiel'! per kia perfidajx' ni perdis
Grandecon tian? Cxu por nia bona,
Cxu malfelicxa sorto?
Prospero.-- Ambaux, kara.
Perfido nin forpelis el Milano,
Sed ni benigxe tien cxi alvenis.
Mirando.-- Ho! mia kor' sangadas cxe la penso
Je la malhelpo kiun mi vin kauxzis ...
--Mi kvankam ne rememorigxas tion--
Bonvolu vi dauxrigi.
Prospero.-- Via onklo,--
--Ke frato povis tiel perfidigxi!--
Apud vi, homo, kiun mi koramis
La plej en mondo--kiu ecx regadis
Duklandon mian, tiam la unuan,
Cxar estis mi el dukoj la plej alta!
Precipe fama per indeco mia,
Mi artamulo brilis senegala;
Lernante tempon mi libere uzis,
Regadon forlasinte al la frato ...
De l'lerno l'amo tiel min okupis
Ke fremda mi farigxis al la sxtato.
Perfida onklo via ... Cxu vi auxdas?
Mirando.-- Sinjoro, tre atente.
Prospero.-- Nu, li frue
Ricevis prince multon da petantoj,
Rifuzis kelkajn, kelkajn kuragxigis,
Kaj malobeon punis. Li renomis,
Li anstatauxis ecx sekvantojn miajn,
Aliformigis ilin; cxar li havis
Sxlosilon oficejan, ja, la homan,
Kaj lauxdi lin regnanojn li instruis;
Cxar kiu flatis plej l'orelon lian
Profiton plej ricevis. Nun li estis
Hedero princan trunkon vualanta,
Sucxanta ecx verdajxon mian propran!
--Vi ne auxskultas ...
Mirando.-- Patro, tre avide!
Prospero.--Atentu, kara! ... Mi, konfidemulo,
Pli sxtataferoj nun ne plu zorgante,
Al plibonigxo de klereco mia
Dedicxis tempon: la malica frato
Profitis. Malgraux mia grandanimo,
Solece, mi farigxis nekonato ...
Malbona sento movis Antonion
Vidantan min senlime lernamulon.
Konfido mia naskis kulpon lian;
Senlima same lia ambicio
Farigxis; ankaux la kvieto mia.
Nu, provizita ne nur je trezoroj
|