ekto de mia teruro! Senmove gxi pendigxas
sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetajxojn kaj mi vidas la
minacajn okulojn, rugxajn kiel brulantaj karboj. Kiel sxtono mi
staras! Miaj okuloj grandigxas; mia sango malfluidigxas; mia koro
estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi auxdas la frazon, denove
kaj denove, "La plej malgranda piko kauxzas morton." "Vi malfidu la
ponardegon." Mi ne kuragxas ecx spiri. Pezege la blanka korpo premas
mian bruston; brulege la okuloj rugxaj brulas mian cerbon.
Ekster la pordo mi auxdas brueton. Jocxjo kaj Vilcxjo do alvenas!
La besto ankaux auxdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas
brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La nagxiloj movigxas, la vosto
levigxas. Mi antauxsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne
povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite
dissxiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forjxetanta gxin
saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi
vekigxis.
FOOTNOTES:
[4] Premonition.
[5] Legs.
[6] Burdens.
[7] Swoon.
[8] To enjoy.
[9] A sole.
[10] Streak.
[11] Sting.
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn._)
AKTO I.
Sceno 2 (_dauxrigo_).
Mirando.-- Vi ofte jam al mi ekparoladis
Pri mia la deven', sed cxiam haltis,
Lasante min ankoraux nekonantan.
Prospero.--Sed nun la gxusta horo fine venis,
La nunminut' postulas ke vi auxdu.
Obeu, auxdu. Cxu vi ne memoras
Epokon ... aliloke ol cxi tie? ...
Memori vi ne povas, kompreneble,
Cxar tiam vi ne estis ecx trijara!
Mirando.-- Sed iometon povas mi ...
Prospero.-- Memori?
Pri kio? pri personoj? domo? Nomu
L'imagon kiu en vi konservigxis.
Mirando.-- Kredeble estas songxo malproksima,
Sed ne memoro, kiun mi posedas ...
... Cxu servis min aux kvar aux kvin virinoj?
Prospero.--Virinoj multaj servis vin, Mirando!
Sed, kiel povis tia fakto logxi
En via nematura la memoro?
Nu! vi memoras pri antauxfarigxo ...
Cxu eble kiel vi cxi tien venis?
Mirando.-- Sed mi ne povas.
Prospero.-- Antaux dek-du jaroj,
La patro via, dek-du jaroj antaux,
Regnestro estis, de Milano duko.
Mirando.-- Cxu vi, sinjor', n
|